angla
franca
nederlanda
germana
kataluna
hispana
pola
UMMO DOSIERO
ALVOKO AL ADRESATOJ DE UMMITAJ LETEROJ

Saluton,

UMMO-SCIENCES estas referenco kaj laborinstrumento por ĉiuj, sciencistoj aŭ ne, kiuj interesiĝas pri la "Ummita kazo", prezentante ĉiujn atingeblajn leterojn el siaj diversaj lingvaj versioj kaj tradukoj, plej kompletaj kaj precizaj kiel eble.

Nune, tiuj dokumentoj atingeblas je la retadreso www.ummo-sciences.org kaj baldaŭ estos translokigitaj al specifa ttt-ejo, kie ni esperas ke ni povos enretigi bildojn de la fontaj dokumentoj kaj tradukoj al aliaj lingvoj.

Paralele, la esplor- kaj analiz-laboron subtenas retlisto de pli ol 120 personoj, inkluzive plurajn sciencistojn.

Ni disponas pli malpli kvaronon el la ummitaj dokumentoj, kiuj verŝajne superas 6000 originalajn paĝojn. Ni opinias ke tiuj leteroj entenas plurajn legadnivelojn. Por esti komprenataj, almenaŭ unu el tiuj legadniveloj bezonas informojn el la aliaj dokumentoj, kiujn ni ne havas sed kies ekziston ni suspektas. Cele al komuna utilo, estus bone kunigi plej grandan nombron da dokumentoj ummit-devenaj aŭ supozitaj por pluiri en komprenon kaj analizon.

Por helpi al progreso de nia esploro, ni lanĉas alvokon, tutterskale, al adresatoj de tiuj leteroj kaj al nunaj posedantoj de originaloj aŭ fotokopioj, petante ilin transdoni al ni la leterojn, kiujn ili povus havi.

Koncernatoj bv. kontakti nin je jena retadreso : contactummo-sciences.org

La konformecon de la dokumentoj taksos legadkomitato. Vian identecon, aŭ tiun de la adresato(j), ni evidente ne publikigos sen via konsento.

La legadkomitato UMMO-SCIENCES